Internacia Esperanto-Kalendaro - listo pri Esperanto-renkontiĝoj,
kongresoj, festivaloj!
Kiam, kie, kio okazas? - La "Internacia Kalendaro" listigas ĉiujn konatajn
Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝemajn
esperantistojn kiel partoprenantoj.
La Kalendaro havas 2 ĉefajn avantaĝojn:
– Individuaj esperantistoj povas trovi en unu loko la ĉefajn informojn
pri ĉiuj Esperanto-aranĝoj, kun iliaj retejoj kaj kontakt-adresoj de la
organizantoj. Krome, oni povas vidi la date najbarajn aranĝojn kaj efike
plani sian vojaĝadon.
– La organizantoj (krom efike reklami sian aranĝon) povas informiĝi pri
datoj de tempe kaj geografie proksimaj renkontiĝoj, kaj povas eviti
koliziojn.
La registrado de novaj aŭ mankantaj renkontiĝoj estas senpaga kaj simpla
afero pere de formularo en la komenco de la kalendara listo.
Indas registri ankaŭ la malgrandajn, lokajn renkontiĝojn, ja tio donas
ŝancon por eventualaj eksterlandaj esperantistoj, ĝuste tiutempe
turismantaj en la proksimeco trovi kontakton kaj partopreni vian
aranĝon...
La Internacian Kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro
"Eventoj/Lingvo-Studio" en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias jam ekde 1996,
kaj enhavas jare ĉ. 250 Esperanto-aranĝojn (en 2012: 244 aranĝoj, en
2013 ĝis nun: 194).
Kiel vi povas helpi?
- Per registrado de aranĝoj: anoncu informojn de novaj aranĝoj, aŭ
korektojn/aktualigojn pri ili!
- Helpu diskonigi la Kalendaron! Aperigu ĝian emblemon kaj faru ligilon al
ĝi en via retejo!
- Ŝatu aŭ kundividadu la kalendaran retejon en sociaj retoj kiel
Facebook!
Se vi ŝatus esti regula kunlaboranto en nia teamo kun redaktora rajto, bv.
kontakti nin: Szilvási László, szilvasi ĉe eventoj.hu
Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm
Ni dankas vian helpon, kaj ĝuu la Kalendaron!
Kore, Szilvási László
fonto: L.S. / Ret-Info